*hejm/o

*hejmo

1.
Loko, loĝejo aŭ konstruaĵo en kiu koncernulo vivas konstante, precipe la familia restadejo: la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru [1]; ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon [2]; nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon [3]; ni atingis nian hejmon, sed nia kabano estis amaso da ruinoj [4]; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo, el la hejmo de la nebuloj kaj nordaj lumoj [5]; sopiro al la hejmo ilin atakis [6]; Jehuda estis elhejmigita el sia lando [7]; azilhejmo [8]; studenta hejmo [9]; orfohejmo [10]; hejmestro en hejmo por mizeruloj [11]. VD:domo, familio, mastrumi
2.
TEK Komenca, deira aŭ normala pozicio: KOMP en TTT, hejmpaĝo estas tiu hiperteksta paĝo per kiu oni komencas esplori ies paĝaron; KOMP la „hejmen-klavo“ movas la kursoron en ties „hejman pozicion“, al la komenco de linio aŭ ekrano.
angle:
home ~paĝo: home page. ~en-klavo: home key.
ĉeĥe:
domov, výchozí pozice (kurzoru)
ĉine:
家园 [jiāyuán], 故乡 [gùxiāng], 家宅 [jiāzhái], 居处 [jūchù]
france:
chez-soi, appartement (chez-soi), domicile (chez-soi), foyer (chez-soi), maison (chez-soi) el~igi: expulser (de son domicile) . ~paĝo: page d'accueil, page principale, vitrine.
germane:
Zuhause, Heim sopiro al la ~o: Heimweh. 2. Anfangsposition, Anfangsstellung, Nulllage
hebree:
בּית
hispane:
1. hogar
hungare:
1. otthon 2. home, kiindulási pont ~paĝo: honlap. ~en-klavo: home-billentyű.
indonezie:
rumah
itale:
1. casa (propria dimora) 2. home (inf.) ~paĝo: pagina iniziale. ~en-klavo: inizio (tasto computer).
japane:
家庭 [かてい], 自宅 [じたく], わが家 [わがや], 収容施設 [しゅうようしせつ], ホーム [ほーむ]
nederlande:
thuis, tehuis
norvege:
hjem
pole:
1. dom (rodzinny), pielesze, ognisko domowe 2. pozycja wyjściowa, pozycja spoczynkowa, położenie wyjściowe, położenie spoczynkowe ~paĝo: strona domowa.
portugale:
1. lar ~paĝo: página inicial.
ruse:
1. дом (свой, родной), домашний очаг 2. начало, исходная позиция, нормальное положение ~paĝo: домашняя страничка.
slovake:
východzia pozícia (kurzoru)
svede:
hem
taje:
บ้าน
tibete:
ནང་
tokipone:
1. tomo
ukraine:
дім, домівка, домашнє вогнище

hejma

1.
De hejmo, rilata al hejmo: hejma lingvo EE ; la hejma lando [12]; ili flugis super la hejmaj lokoj [13]; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj [14]; nia lingvo […] estas al ili […] hejma (malfremda) [15]; hejma (negliĝa) vesto; hejma dometo estas kiel patrineto PrV hejmaj diaĵoj. senhejmaj malriĉuloj [16]; VD:familiara, intima.
2.
Vivanta ĉe hejmo: hejma besto; sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj [17]. SIN:malsovaĝa.
ĉeĥe:
domácký, útulný
france:
domestique, familier ~a besto: animal domestique.
germane:
heimisch ~a besto: Haustier.
hispane:
doméstico
hungare:
1. otthoni, honi 2. házi ~a besto: háziállat.
indonezie:
domestik, familier
itale:
domestico (agg.), casalingo, famigliare, familiare
japane:
家庭の [かていの], 自宅の [じたくの], 飼いならされた [かいならされた]
nederlande:
thuis, huis- ~a besto: huisdier.
norvege:
hus- ~a besto: husdyr.
pole:
1. domowy, rodzinny, ojczysty 2. domowy ~a besto: zwierzę domowe.
portugale:
doméstico
ruse:
домашний ~a besto: домашнее животное.
slovake:
domácky, útulný
tokipone:
tomo
ukraine:
домашній

hejme

En sia hejmo: ĉu s-ro N. estas hejme? reveni hejmen; senti sin kiel hejme (ne ĝeni sin, sidi komforte); al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable kaj hejme [18]; tiu ĉi ideo en la publiko ne estas tiel hejme (kutime akceptata), kiel ĝi devus esti FK .
18. Henri Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ
afrikanse:
huis
albane:
shtëpi
amhare:
ቤት
arabe:
المنزل
armene:
տուն
azerbajĝane:
ev
bengale:
হোম
birme:
နေအိမ်
bosne:
početna
ĉeĥe:
doma
ĉine:
家裡 [jiālǐ]
dane:
hjem
estone:
kodu
eŭske:
hasiera
filipine:
tahanan
france:
à la maison, chez soi
galege:
casa
germane:
zuhause
guĝarate:
ઘર
haitie:
lakay
haŭse:
gida
hinde:
घर
hungare:
otthon
igbe:
n’ụlọ
indonezie:
di rumah
irlande:
baile
islande:
heim
japane:
ホーム
jave:
ngarep
jide:
היים
jorube:
ile
kanare:
ಮನೆ
kartvele:
მთავარი
kazaĥe:
үй
kimre:
cartref
kirgize:
үй
kmere:
ផ្ទះ
koree:
korsike:
casa
kose:
ikhaya
kroate:
početna
kurde:
xane
latine:
domum
latve:
mājas
laŭe:
ເຮືອນ
litove:
namai
makedone:
дома
malagase:
an-trano
malaje:
rumah
malajalame:
വീട്
malte:
domiċilju
maorie:
te kᗑinga
marate:
मुख्य पान
monge:
tsev
mongole:
Нүүр хуудас
nederlande:
thuis
nepale:
घर
njanĝe:
kunyumba
norvege:
hjemme
okcidentfrise:
thús
panĝabe:
ਘਰ ਦੇ
paŝtue:
کور
pole:
w domu, u siebie
portugale:
em casa (adv.)
ruande:
urugo
ruse:
дома
samoe:
aiga
sinde:
گهر
sinhale:
මුල් පිටුව
skotgaele:
dachaigh
slovake:
doma
slovene:
domov
somale:
guriga
ŝone:
musha
sote:
lapeng
sunde:
imah
svahile:
nyumbani
svede:
hemma
taĝike:
хона
taje:
ในบ้าน
tamile:
வீட்டில்
tatare:
өй
telugue:
హోమ్
ukraine:
додому
urdue:
گھر
uzbeke:
uy
vjetname:
nhà
zulue:
ikhaya

hejmi

1.
Resti en hejmo: la UK okazis en lando, kie iam Esperanto hejmis nature [19]; domo, en kiu mia familio hejmis [20].
2.
(figure) Esti en sia normala, konvena loko aŭ medio: ĝoj' sovaĝa hejmas meze de l' naturo [21]; hejmas ankaŭ en la franca tiu dirmaniero [22].
19. Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, Monato, 2004/04, p. 20
20. -: Libro Flosa, Sonĝo Flua, Ĉina Radio Internacia, 2007-11-23
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
22. Filu: -, lernu.net, 2007-02
ĉine:
在家 [zàijiā]
france:
être à la maison, être chez soi
hispane:
estar es casa
itale:
stare a casa
pole:
być w domu, być u siebie

hejmeca

Kvazaŭ hejma: la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta [23]; en la domo estis hejmece, kaj oni tie bone vivis [24]; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj [25]. VD:komforta
ĉeĥe:
domácký, útulný
ĉine:
悠然自得 [yōuránzìdé]
france:
familier
germane:
heimelig, gemütlich
hispane:
hogareño, casero
hungare:
otthonos
indonezie:
familier
itale:
domestico (agg.), casalingo, famigliare, familiare
japane:
家庭的な [かていてきな], 気楽な [きらくな]
nederlande:
huiselijk
pole:
domowy, jak u mamy, przytulny, familiarny, znajomy
ruse:
домашний, семейный, интимный
slovake:
domácky, útulný
ukraine:
домашній, сімейний, інтимний

hejmigi

(tr)
1.
Disponigi hejmon: Kaj tio estas enkonduko al lia vojaĝo kaj unua renkontiĝo kun Roterdamo kaj la afabla akcepto fare de la CO-oficistaro, kiu lin hejmigas (kun pluraj malfacilaĵoj) en la konstruaĵo [26]; Kelkaj sefardoj hejmigis sin en Palestino [27]; (figure) ili hejmigis en siaj entreprenoj valorojn kaj laborrilaton kiujn ilia propra mastruma logiko konstante atakas [28].
2.
=malsovaĝigi1, malsovaĝigi2
26. Carlo MINNAJA: Promene tra la Centra OficejoMonato
27. Garbhan MACAOIDH: ParakosmoMonato
28. «Le Monde Diplomatique» en Esperanto
indonezie:
menjinakkan
ruse:
1. дать кров

hejmigita

france:
apprivoisé
germane:
angesiedelt
indonezie:
jinak
pole:
udomowiony (o zwierzęciu), oswojony (o zwierzęciu lub człowieku)

hejmiĝi, enhejmiĝi

1.
Fari iun lokon sia hejmo: ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto [29]; dumtempe ili enhejmiĝis, kreante siajn proprajn kulturon kaj lingvojn [30]. VD:enloĝiĝi, instaliĝi
2.
(figure) Adaptiĝi al iu loko, medio: post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la […] uzinoj [31]; ili ne povis, aŭ ne volis adaptiĝi, enhejmiĝi [32]. VD:akomodiĝi, komfortiĝi
29. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
30. Garbhan MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27
31. S. Engholm: Al Torento, 1930
32. Monato, J. Drahotová: Miskompreniga
ĉine:
落戶 [luòhù], 安家 [ānjiā], 定居 [dìngjū]
france:
s'acclimater (fig.), s'installer
germane:
sich einleben, sich ansiedeln
japane:
住み着く [すみつく], 身を落ち着ける [みをおちつける], 定着する [ていちゃくする], 根を下ろす [ねをおろす]
pole:
zadomawiać się

elhejmiĝi

Eliri el sia hejmo: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros [33]; Fradeko elhejmiĝis matene [34].
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:11
34. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
france:
sortir de chez soi
germane:
ausgestoßen werden
indonezie:
keluar rumah
itale:
uscire di casa
pole:
wychodzić z domu, opuszczać dom

rehejmiĝi

Reiri en sian hejmon; hejmiĝi denove: Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve [35].
ĉine:
回家 [huíjiā]
france:
rentrer à la maison, revenir chez soi
indonezie:
pulang ke rumah
itale:
rincasare
pole:
wchodzić do domu, wracać do domu

senhejmulo

Vagulo: triono de la senhejmuloj sur la stratoj de Britio estas eksarmeanoj [36]; li estas aŭ senhejmulo aŭ drogulo [37]; kiam ili ne havas loĝejon, ili ne povas serĉi alian laboron, ĉar kompanioj ne volas dungi senhejmulojn [38].
36. Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, Monato, 2003/05, p. 9
37. Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, Monato, 2005/04, p. 22
38. Hori Jasuo: Vilaĝo por maldungitoj, Monato, 2009/05, p. 10
ĉeĥe:
bezdomovec
ĉine:
无家可归者 [wújiākěguīzhě], 流浪汉 [liúlànghàn], 游民 [yóumín], 流民 [liúmín]
france:
sans-abri (subst.), sans-logis (subst.), SDF, vagabond (subst.)
germane:
Obdachloser, Heimatloser
hungare:
hajléktalan
indonezie:
gelandangan, tunawisma
itale:
senza fissa dimora
japane:
ホームレス [ほーむれす], 浮浪者 [ふろうしゃ]
nederlande:
dakloze
norvege:
husløse
pole:
bezdomny, włóczęga
portugale:
sem-teto
ruse:
бездомный (сущ.)
slovake:
bezdomovec
svede:
hemlös
taje:
คนไร้บ้าน
ukraine:
бездомний (ім.), безпритульний (ім.), бродяга, бомж

fikshejma

Malnomada, ne migra, loksida, kies hejmo estas fiksita en difinita loko, kontraste al la nomadoj, kiuj kunportas sian hejmon dum siaj migradoj: konstanta fikshejma loĝanto Homaranismo ; la beduenoj kontraste al la fikshejmaj araboj.
ĉeĥe:
usedlý
ĉine:
朴实的 [pǔshíde], 久坐不走 [jiǔzuòbúzǒu]
france:
sédentaire (par opp. à nomade)
germane:
sesshaft, bodenständig
hispane:
sedentario (opuesto a nómada)
hungare:
letelepedett
indonezie:
menetap
itale:
stanziale
nederlande:
vasthuizig
pole:
osiadły
portugale:
sedentário (de residência fixa)
ruse:
оседлый
slovake:
usadený

hejmama

ĉine:
家族性 [jiāzúxìng]
france:
casanier, pantouflard, sédentaire (casanier)
germane:
häuslich
hispane:
hogareño (que sale poco de casa), casero (que sale poco de casa)
hungare:
otthonülő, otthonszerető
itale:
casalingo, pantofolaio (fig.)
japane:
家に居るのが好きな [いえにいるのがすきな], 内向きの [ないむきの], 閉じこもりがちの [とじこもりがちの]
nederlande:
huiselijk
pole:
domatorski
portugale:
caseiro (adj.)
ruse:
домоседный, любящий сидеть дома
ukraine:
той, хто любить проводити час дома

administraj notoj

~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igita: Mankas fontindiko.
~igita: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~iĝi: Mankas dua fontindiko.
fiks~a: Mankas dua fontindiko.
~ama: Mankas fontindiko.
~ama: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.