*konsci/i PV

*konscii

(x)
1.
Senpere scii sian propran sentadon aŭ penson: ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn [1]; kiel vive oni povas sonĝi kaj samtempe tamen konscii, ke tio estas nur sonĝo [2]! nun ĝi sentis kaj konsciis […] la ŝarĝon de sia malhumileco [3]; konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo Marta ; VD:koni3, senti2
2.
Kompreni sian propran staton en rilato al sia ĉirkaŭaĵo; kompreni la signifon de siaj sentoj kaj agoj rilate al la cirkonstancoj: ŝi konsciis […], kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj [4]; vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn Marta ; mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio […] nur tial, ke li en ĝi naskiĝis [5]; li ŝajnis neniamaniere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li [6]; ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago [7]. VD:percepti, rimarki1
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:26
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
be conscious
beloruse:
усьведамляць
ĉeĥe:
být při vědomí
ĉine:
自覺 [zìjué], 意識 [yìshí], 心知肚明 [xīnzhīdùmíng], 明知 [míngzhī]
france:
être conscient de
germane:
sich einer Sache bewusst sein
hungare:
tudatánál van, tudatában van
japane:
意識する [いしきする], 自覚する [じかくする]
nederlande:
zich bewust zijn
pole:
świadomym być, świadomość mieć, uświadamiać sobie
portugale:
ter consciência de , ser consciente de
rumane:
să fie conștienți, pentru a realiza
ruse:
сознавать
slovake:
byť pri vedomí

konscio

1.
Kapablo de la menso scii siajn statojn kaj agojn: ŝi svenis, ŝi perdis la konscion [8]; [ŝi] denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj [9]; de la emocio li preskaŭ perdis la konscion [10]; la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn [11]. VD:introspekto, percepto
2.
Kompreno de sia propra stato en rilato al sia ĉirkaŭaĵo; kompreno de la signifo de siaj sentoj kaj agoj rilate al la cirkonstancoj: bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos [12]; per la leĝo venas konscio pri peko [13]; ĝi sciis ja, ke […] ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion [14]; ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos [15]; foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco Marta . VD:konscienco
beloruse:
усьведамленьне, сьвядомасьць, прытомнасьць
ĉeĥe:
uvědomění, vědomí, vědomí
ĉine:
自覺性 [zìjuéxìng], 覺悟 [juéwù], 神志 [shénzhì], 意識 [yìshí], 神智 [shénzhì], 精神 [jīngshén], 沒有失去知覺 [méiyǒushīqùzhījué]
france:
conscience
germane:
Bewusstsein, Besinnung
hispane:
consciencia
hungare:
tudat, öntudat
japane:
意識 [いしき], 自覚 [じかく], 正気 [せいき]
nederlande:
bewustzijn
pole:
świadomość
rumane:
conștiență
ruse:
сознание
slovake:
(po)vedomie, uvedomenie

konscia

Tia, ke oni konscias pri kio oni sentas, pensas, agas: ŝi, sur sia morta lito, tute konscia, dankis min, antaŭ ol ŝi spiris la lastan spiron [16]; Sargon ŝanceliĝis […], sed havis preskaŭ konsciajn okulojn [17]; estro de l' armeo devas esti plene konscia [18]; la unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! Marta ; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento Marta ; li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi [19]; nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton [20]; homo honesta […] ne volas konscie mensogi [21]; senkonscie vi agis, konscie vi pagos. PrV
beloruse:
сьвядомы, прытомны
ĉeĥe:
uvědomělý, vědomý
ĉine:
自覺 [zìjué], 有意識 [yǒuyìshí], 有意識地 [yǒuyìshìde], 慎重地 [shènzhòngde], 有意識 [yǒuyìshì], 特意地 [tèyìde], 經過慎重考慮地 [jīngguòshènzhòngkǎolüde]
france:
conscient
germane:
bewusst sen~e: unbewusst.
hispane:
consciente
hungare:
tudatos, öntudatos sen~e: öntudatlanul.
japane:
意識的な [いしきてきな]
nederlande:
bewust
pole:
poczytalny, świadomy
rumane:
responsabil, conștient
ruse:
сознательный, сознающий sen~e: бессознательно.
slovake:
uvedomelý, vedomý

konsciiĝi

(ntr)
Iĝi konscia, klare ekkoni sin mem, sian staton, sian situacion: kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda [22]; longa tempo pasis antaŭ ol li tiom konsciiĝis, ke li povis preni la manon de Kristoforo kaj danki [23]; post la finita operacio li denove konsciiĝis – kaj ekvidis super si Ligian [24]; ĉio okazis tiel rapide kaj senkonsidere, ke li konsciiĝis pri sia faro nur, kiam […] ili jam staris sur la planko de la dancejo [25]; alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li [26].
beloruse:
усьведамляць, станавіцца сьвядомым
ĉine:
覺悟 [juéwù], 睡醒 [shuìxǐng], 寤 [wù], 覺醒 [juéxǐng], 意識到 [yìshídào], 覺 [jué]
france:
prendre conscience
germane:
sich bewusst werden, zu Bewusstsein kommen, aufwachen
japane:
気がつく [きがつく]

rekonsciiĝi

Reakiri la konscion: ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj [27]; ŝi perdis la konscion kaj kiam ŝi vekiĝis kaj rekonsciiĝis, ŝi estis sur bela herbejo [28]; malvarma pluvo frapis lian vizaĝon […], tiel ke li fine denove rekonsciiĝis [29]; nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis [30]; inter la festenantoj, kiuj jam rekonsciiĝis, komenciĝis murmuro [31]; kiam mi rekonsciiĝis, estis jam tago [32].
beloruse:
апрытомнець, ачуцца
ĉine:
憬悟 [jǐngwù], 苏醒 [sūxǐng], 醒 [xǐng], 醒悟 [xǐngwù]
france:
reprendre connaissance, revenir à soi
germane:
wieder zu sich kommen, wieder zu Bewusstsein kommen, wieder zu Besinnung kommen
hungare:
felocsúdik, visszanyeri az öntudatát
japane:
意識を取り戻す [いしきをとりもどす], 正気づく [しょうきづく]
nederlande:
tot bewustzijn komen
pole:
opamiętać się, otrzeźwieć
rumane:
trage sine împreună , sobru
ruse:
очнуться, прийти в себя

senkonscia

Karakterizata per manko de konscio: Ramzes, duone senkonscia, elkuris [33]; li ŝajnis kuŝi senkonscia, li havis iom da ŝaŭmo en la buŝo, liaj okuloj montris la blankon [34]; la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia [35]; Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza Marta ; senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj [36]; por peko senkonscia puno nenia PrV .
beloruse:
непрытомны, несьвядомы, бесьсьвядомы, самлелы
ĉeĥe:
bez sebe, bezvědomý, v bezvědomí
ĉine:
无意识 [wúyìshì], 失去知覺 [shīqùzhījué], 昏倒 [hūndǎo], 不随意 [bùsuíyì], 沒有知覺 [méiyǒuzhījué], 不察覺 [bùchájué], 失去意識 [shīqùyìshì], 昏迷 [hūnmí]
france:
inconscient (adj.)
germane:
bewusstlos, besinnungslos, ohne Bewusstsein, ohne Besinnung
hispane:
inconsciente
hungare:
öntudatlan, tudat alatti
japane:
意識を失った [いしきをうしなった], 無意識の [むいしきの], 自覚のない [じかくのない]
nederlande:
bewusteloos, onbewust
pole:
bezwiedny, machinalny, nieprzytomny, nieświadomy
rumane:
necunoscut, mecanic, inconștient
ruse:
бессознательный
slovake:
bezvedomý

senkonsciiĝi

Perdi la konscion, ekzemple svenante: [ili] ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas [37]; ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis, li senkonsciiĝis [38]; ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciiĝis [39].
beloruse:
зьнепрытомнець, самлець
ĉine:
[hūn], 晕 [yūn], 厥 [jué]
france:
perdre conscience, perdre connaissance, s'évanouir
germane:
bewusstlos werden, besinnungslos werden, das Bewusstsein verlieren, die Besinnung verlieren
hungare:
elveszíti az öntudatát, öntudatlanná válik
japane:
意識を失う [いしきをうしなう], 気を失う [きをうしなう]
nederlande:
bewusteloos worden
pole:
świadomość stracić
rumane:
pierde cunoștința
ruse:
потерять сознание

subkonscio

PSI Parto de la menso, kiu ne estas konscia: dum ŝia dormo ŝia subkonscio bone deĵoris por filtri kaj enlasi nur tiujn bruojn, kiuj rilatas rekte al ŝia profesio [40]; ŝajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco [41]; lia inspiro ŝajnas fonti el tiu plej profunda parto de la psiko, kie kuniĝas la individua kaj la kolektiva, tuthomara subkonscioj [42]; ie, en la subkonscio de l’ francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta, ĉar ĝi sonas tro simple [43]. VD:instinkto, intuicio
beloruse:
падсьвядомасьць
ĉeĥe:
podvědomí
ĉine:
潛在意識 [qiánzàiyìshì], 潛意識 [qiányìshì], 下意識 [xiàyìshí]
france:
subconscient (subst.)
germane:
Unterbewusstsein, Unbewusstes
hispane:
subconsciencia
japane:
潜在意識 [せんざいいしき]
pole:
podświadomość
rumane:
subconștient
slovake:
podvedomie

celkonscia

Celanta ion difinitan kaj konsekvence aganta por ĝin atingi: li estis kalkulema kaj celkonscia [44]; la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli [45]; Cart lanĉis la sloganon „Ni fosu nian sulkon!“ por instigi al celkonscia laboro [46]; se ni […] estus nur iom pli bone organizitaj, kunordigitaj kaj celkonsciaj... kian taskon ni ne povus realigi [47]?
beloruse:
мэтанакіраваны
ĉeĥe:
cílevědomý
ĉine:
執著追求 [zhízhuózhuīqiú], 坚定 [jiāndìng], 有决心 [yǒujuéxīn], 有目的 [yǒumùde]
germane:
zielsicher, zielstrebig
japane:
目的意識のはっきりした [もくてきいしきのはっきりした], 目的意識をもった [もくてきいしきをもった]
pole:
celowy
rumane:
intenționat
slovake:
cieľavedomý

duonkonscia

Havanta ne plenan, nur nebulan konscion: kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li [48]; momenton li staris kvazaŭ duonkonscia, poste li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon [49]; al rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke la ordo de tago kaj nokto estas ankaŭ konfuzita [50]; dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto [51]; artistaj blufuloj […] scias tiel lerte melki duonkonsciajn ŝtatajn kulturoficistojn [52]. VD:hebeta, stuporaVD:duondorma, somnoli
beloruse:
паўсьвядомы
ĉine:
困地 [kùnde], 睡过头 [shuìguòtóu], 瞌 [kē], 静寂地 [jìngjíde]
france:
demi-conscient
germane:
benommen, verschlafen, benebelt, schläfrig
pole:
półświadomy
rumane:
semiconștient

memkonscio

Konscio2: memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio [53]; bazo de ĉiu sukceso estas la disciplino, ordo kaj memkonscio [54]; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo, sed tiun momenton ŝi jam travivis, per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Marta . VD:identeco3, introspekto
53. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
54. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
angle:
self-awareness, self-consciousness
beloruse:
самасьвядомасьць
ĉine:
自我意識 [zìwǒyìshí], 自信心 [zìxìnxīn]
germane:
Selbstbewusstsein
japane:
自覚 [じかく], 自意識 [じいしき]

administraj notoj