*ostr/o

*ostro

ZOO
Genro el familio ostredoj (Ostrea), kies konkoj el du nesimetriaj kaj tre malglataj valvoj estas tritavolaj, kaj kies interna perlamota tavolo ĉe kelkaj specioj povas formi perlon. Kelkaj specioj estas manĝeblaj: [la] maljuna patrino [de la reĝo de la maro] portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses [1]; sinjoro Britain, pren[is] sian pladeton kiel ostron kaj sorb[is] ĝin en tia sama maniero BdV ; fumaĵita fiŝaĵo, ostroj, olivoj [2]; plisaliĝas riveroj, dum la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis [3].
ostroj (Ostrea lurida)
CC BY 2.0  [4]
angle:
oyster
beloruse:
вустрыца
bretone:
istrenn
bulgare:
стрида
ĉeĥe:
ústřice
ĉine:
牡蛎 [mǔlì], 牡蠣 [mǔlì], 蚝 [háo], 蠔 [háo], 蛎 [lì], 蠣 [lì]
france:
huître
germane:
Auster
greke:
στρείδι
hispane:
ostra
hungare:
osztriga
japane:
カキ, イタボガキ
latinece:
Ostrea
nederlande:
oester
pole:
ostryga
portugale:
ostra
ruse:
устрица
slovake:
ustrica
svede:
ostron
ukraine:
устриця

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.