*spirit/o PV

*spirito

1.
Tuto de la mensaj kapabloj kaj inklinoj: pli valoras kontenta spirito, ol granda profito PrV ; spirita laboro. VD:sprita
2.
Propra karaktero, karakteriza tendencaro: eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito; la nuna junularo havas alian spiriton; mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen […] mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo [1]; mallongeco estas la spirito de saĝo [2].
3.
REL Nevidebla kaj netuŝebla estaĵo, kiu havas nek korpon nek figuron: la spirito de Dio ŝvebis super la akvo [3]; la Sankta Spirito.
4.
Fantomo: jen la temp', en kiu aperas ordinare la spirito [4].
VD:animo, menso, psiko.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
2. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1894
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo, 1:2
4. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1894
angle:
spirit
beloruse:
дух, душа
ĉeĥe:
duch, podstata, smysl
ĉine:
心灵 [xīnlíng], 心靈 [xīnlíng], 醝 [cuó], 灵 [líng], 靈 [líng], 精灵 [jīnglíng], 精靈 [jīnglíng], 幽魂 [yōuhún]
france:
esprit
germane:
1. Geist, Charakter 2. Geist, Einstellung 3. Geist 4. Gespenst
hispane:
espíritu
hungare:
szellem
japane:
精神 [せいしん], 霊 [りょう], 心 [しん], 魂 [こん], 霊魂 [れいこん], 亡霊 [ぼうれい], 精 [せい], 精霊 [しょうりょう], 気風 [きっぷ], 気質 [きしつ]
nederlande:
geest
pole:
duch
portugale:
espírito
ruse:
дух
slovake:
duch
tibete:
སེམས་
ukraine:
дух

Sankta Spirito

KRI La tria persono de la kristana Triunuo.
angle:
Holy Spirit, Holy Ghost
beloruse:
Сьвяты Дух
ĉine:
圣灵 [Shènglíng], 聖靈 [Shènglíng], 圣神 [Shèngshén], 聖神 [Shèngshén]
france:
Saint Esprit
germane:
Heiliger Geist
hispane:
Espíritu Santo
hungare:
Szentlélek
nederlande:
Heilige Geest
pole:
Duch Święty
portugale:
Espírito Santo
ruse:
Святой Дух

spirita

Apartenanta al la spirito aŭ al la animo, kontraste kun korpa aŭ materia: nia laborado celas krei […] unuigitan […] kaj spirite altigitan homaron [5]. VD:morala.
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
spiritual
beloruse:
духоўны
ĉeĥe:
duševní
ĉine:
属灵 [shǔlíng], 屬靈 [shǔlíng], 心灵上 [xīnlíngshàng], 心靈上 [xīnlíngshàng]
france:
spirituel
germane:
geistig
hungare:
szellemi
japane:
精神的な [せいしんてきな], 霊的な [れいてきな]
nederlande:
geestelijk
pole:
duchowy
portugale:
espiritual
ruse:
духовный
slovake:
duchovný, duševný
ukraine:
духовний

spiritismo

Doktrino asertanta la eblon interrilati kun la animoj de la mortintoj: mi ankaŭ interesiĝas pri spiritismo, ekologio, historio kaj ekonomiko [6]; same kiel aliaj religioj, spiritismo nomas sinmortigon peko, sed, male al kristanismo, diras ke ĝi ne estas nepardonebla peko [7]; ni rimarku ke unu afero estas spiritismo kaj alia spiritualismo [8]; brazila kulturo […] estas intime ligita kun spiritismo [9].
6. Alvaro Motta: Korespondpeto
7. esperanto.org
8. http://corpora.uni-leipzig.de/de/res?corpusId=epo_mixed_2012&word=spiritismo, en.lernu.net
9. http://corpora.uni-leipzig.de/de/res?corpusId=epo_mixed_2012&word=spiritismo, filmoj.net
beloruse:
сьпірытызм
ĉeĥe:
spiritizmus
ĉine:
玄秘术 [xuánmìshù], 玄秘術 [xuánmìshù], 通灵术 [tōnglíngshù], 通靈術 [tōnglíngshù]
france:
spiritisme
germane:
Spiritismus
hungare:
spiritizmus
japane:
交霊術 [こうれいじゅつ]
nederlande:
spiritisme
pole:
spirytyzm
portugale:
espiritismo
ruse:
спиритизм
slovake:
špiritizmus
ukraine:
спіритизм

spiritĉeestoZ , spiritpreteco

Kapablo senprokraste diri aŭ fari tion, kio estas plej trafe ĝustatempa.
angle:
spontaneity
beloruse:
самаўладаньне, прытомнасьць, вытрымка
ĉeĥe:
duchapřítomnost
france:
spontanéité
germane:
Geistesgegenwart
hungare:
lélekjelenlét
japane:
機転 [きてん], 臨機応変 [りんきおうへん]
nederlande:
tegenwoordigheid van geest
pole:
przytomność umysłu
ruse:
присутствие духа, находчивость
slovake:
duchaprítomnosť
ukraine:
цілковите самовладання, незворушність, дух, сміливість

administraj notoj

Sankta S~o: Mankas dua fontindiko.
Sankta S~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ismo : Mankas verkindiko en fonto.
~ĉeesto, ~preteco: Mankas verkindiko en fonto.