*ŝtat/o PV

*ŝtato

POL Politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj registaro: Frederiko la Dua multe pligrandigis ne nur la teritorion kaj la potencon de la prusa regno kontraŭ la aliaj regnoj, sed ankaŭ la povon de la prusa ŝtato kontraŭ la prusaj regnanoj;
Rim.: kontraste al regno, ŝtato ofte implicas rilaton al siaj ŝtatanoj, kaj ne nepre estas sendependa.
angle:
state
beloruse:
дзяржава, краіна
ĉeĥe:
stát
ĉine:
社稷 [shèjì], 国度 [guódù], 國度 [guódù]
france:
État
germane:
Staat
hispane:
estado
hungare:
állam
indonezie:
negara
itale:
stato (pol.)
japane:
国家 [こっか], 国 [くに], 政府 [せいふ]
katalune:
estat
nederlande:
staat
pole:
państwo, stan (państwo)
portugale:
estado
ruse:
государство
svede:
stat
turke:
devlet
ukraine:
держава

ŝtata

Apartenanta al la ŝtato, administrata de la ŝtato, rilata al la ŝtato.
beloruse:
дзяржаўны
ĉine:
国营 [guóyíng], 國營 [guóyíng], 国立 [guólì], 國立 [guólì]
france:
étatique, nationale (étatique)
germane:
staatlich
hispane:
estatal
hungare:
állami, állam-
indonezie:
kenegaraan
itale:
statale
japane:
国家の [こっかの], 国の [こくの], 国立の [こくりつの], 国有の [こくゆうの]
katalune:
estatal
nederlande:
staats-
pole:
państwowy
ruse:
государственный
svede:
statlig
ukraine:
державний

ŝtatano

Ano de ŝtato: ne ĉiu ŝtatano estas plenrajta civitano. SIN:regato
beloruse:
грамадзянін, падданы
ĉine:
国民 [guómín], 國民 [guómín], 公民 [gōngmín]
france:
citoyen, ressortissant
germane:
Staatsbürger
hungare:
állampolgár
indonezie:
warga negara
itale:
cittadino (di stato)
katalune:
ciutadà, súbdit
nederlande:
staatsburger, burger
pole:
obywatel
ruse:
подданный, гражданин
ukraine:
громадянин

ŝtateto

1.
Malgranda ŝtato, laŭ teritorio aŭ loĝantaro: 25 kvadrataj kilometroj, 11 000 loĝantoj, 12 parlamentanoj, kvinpersona registaro ‐ jen la ciferoj, kiuj priskribas tiun ŝtateton [Tuvalo], kiu estas inter la plej malgrandaj de la mondo kiel Vatikano, Andoro, Monako aŭ Liĥtenŝtejno [1]; „mikroŝtatoj“ ‐ per tiu termino mi celas la sepdekon da ŝtatetoj, kies areo estas malpli ol milo da kvadrataj kilometroj [2]; SIN:mikroŝtato
2.
Subŝtato: svisaj kantonoj estas ŝtatetoj (vd subŝtato) [3]; Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, […] estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno [4].
1. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
2. Garvan Makaj': Viziti mikroŝtatojn, Monato, 2008/11, p. 19
3. Mireille Grosjean: Respondo malprudenta, Monato, 2010/10, p. 8
4. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
angle:
1. microstate
beloruse:
штат (у дзяржаве) 1. карлікавая дзяржава
france:
1. micro-État
germane:
Gliedstaat 1. Mikrostaat
indonezie:
1. negara mikro, negara mini 2. daerah tingkat 1
pole:
małe państwo, państewko

ŝtatismo

EKON Emo multigi la administrajn kaj ekonomiajn taskojn plenumotajn de la ŝtata organizaĵo. ANT:liberalismo
beloruse:
этатызм, дзяржаўніцтва
ĉine:
中央集权主义 [zhōngyāngjíquánzhǔyì], 中央集權主義 [zhōngyāngjíquánzhǔyì]
france:
étatisme
germane:
Etatismus
hungare:
etatizmus
indonezie:
etatisme, statisme
itale:
statalismo
japane:
国家主義 [こっかしゅぎ], 国家統制主義 [こっかとうせいしゅぎ]
katalune:
estatisme
pole:
etatyzm
ruse:
этатизм
ukraine:
етатизм, участь держави в управлінні економікою

ŝtatisto

POL Ŝtatreganto, precipa aŭ iu el la precipaj estroj de ŝtato: prezidanto, ĉefministro...: vi estas samtempe ŝtatisto kaj budha sacerdoto. Ĉu vi opinias, ke religio kaj ŝtato devas kaj povas esti institucie kunligitaj? [5].
5. D. Pilić, S. Dalmacija: Intervjuo: Profesoro Samdhong Rinpoche, Partio transpartio Radikala, 2004-11-06
beloruse:
дзяржаўнік
ĉine:
政治家 [zhèngzhìjiā]
france:
homme d'État
indonezie:
negarawan, ahli kenegaraan
japane:
政治家 [せいじか], 国家主義者 [こっかしゅぎしゃ]
katalune:
estadista
pole:
polityk
ukraine:
прихильник етатизму, державний муж

alŝtatigo

POL Transmeto de io el privata en ŝtatan posedon aŭ administradon. ANT:deŝtatigo
beloruse:
нацыяналізацыя, адзяржаўленьне
ĉine:
国有化 [guóyǒuhuà], 國有化 [guóyǒuhuà]
france:
nationalisation
germane:
Verstaatlichung
hispane:
nacionalización
hungare:
államosít
indonezie:
penasionalan, nasionalisasi
itale:
nazionalizzazione
katalune:
estatització
nederlande:
nationalisatie
pole:
nacjonalizacja
ruse:
национализация, огосударствление

bufroŝtato

POL Ŝtato kuŝanta inter pli grandaj ŝtatoj, evitanta malamikaĵojn inter ili: tiam, Belgio estis fondata kiel bufroŝtato inter la batalemaj najbaraj landoj: Nederlando, Germanio kaj Francio [6].
beloruse:
буфэрная дзяржава
france:
État tampon
indonezie:
negara penyangga
itale:
stato cuscinetto
japane:
緩衝国 [かんしょうこく]
katalune:
estat coixí
pole:
państwo buforowe
ruse:
буферное государство

deŝtatigo

POL Rezigno fare de ŝtato posedi aŭ administri ion: deŝtatigo de la Eklezio. ANT:alŝtatigo
beloruse:
дэнацыяналізацыя, разьдзяржаўленьне, прыватызацыя
ĉine:
私有化 [sīyǒuhuà], 民營化 [mínyínghuà], 民营化 [mínyínghuà]
france:
privatisation
germane:
Privatisierung
hispane:
privatización
hungare:
magánosítás, privatizálás de~igo de la Eklezio: az állam és az egyház szétválasztása.
indonezie:
penswastaan, swastanisasi, denasionalisasi, privatisasi
itale:
privatizzazione (di beni dello stato)
japane:
非国有化 [ひこくゆうか]
katalune:
privatitzar de~igo de la Eklezio: desamortització de l'església.
nederlande:
denationalisatie
pole:
denacjonalizacja, prywatyzacja
ruse:
денационализация, разгосударствление de~igo de la Eklezio: отделение церкви от государства.

interŝtata

Rilata al pluraj ŝtatoj, al iliaj rilatoj: la stranga fremdulo pli koncernas la juglandan heredrajton ol la interŝtatan pacon [7]; distingu inter simpla „kontrakto“ (interkonsento pri konkrete plenumeblaj aŭ plenumendaj aferoj) kaj „traktato“ (interŝtata interkonsento); ekzemple la „Traktato de Maastricht“. [8].
7. G. MacAoidh: La paco ne facile subteniĝas, Monato, 2000/01, p. 17
8. S. Maul: Inter-Monato, 2000/01
angle:
international
beloruse:
міждзяржаўны, міжнародны
ĉine:
国际性 [guójìxìng], 國際性 [guójìxìng], 国际 [guójì], 國際 [guójì], 国际上 [guójìshàng], 國際上 [guójìshàng]
france:
international
germane:
zwischenstaatlich, international
hungare:
államközi
indonezie:
internasional, antarbangsa
itale:
sovranazionale, internazionale
japane:
国家間の [こっかかんの]
katalune:
interestatal, internacional
nederlande:
internationaal
pole:
międzypaństwowy
ruse:
межгосударственный, международный

membroŝtato

POL Ŝtato, kiu anas en internacia organizaĵo: post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida. [9].
9. R. Rotsaert: Eŭropa Patent-Organizaĵo, Monato, 2000/11, p. 11
beloruse:
дзяржава-ўдзельніца, краіна-ўдзельніца
ĉine:
成员国 [chéngyuánguó], 成員國 [chéngyuánguó], 会员国 [huìyuánguó], 會員國 [huìyuánguó]
france:
État membre (d'une organisation)
germane:
Mitgliedsstaat
hungare:
tagállam
indonezie:
negara anggota
japane:
加盟国 [かめいこく]
katalune:
estat membre
nederlande:
lidstaat
pole:
państwo członkowskie
ruse:
страна-участница, государство-член

subŝtato

POL Membra ŝtato en federa ŝtato.
beloruse:
штат
ĉine:
德国联邦州 [déguóliánbāngzhōu], 德國聯邦州 [déguóliánbāngzhōu], 联邦州 [liánbāngzhōu], 聯邦州 [liánbāngzhōu]
france:
État (d'une fédération)
germane:
Teilstaat, Bundesland
hungare:
szövetségi állam
indonezie:
daerah tingkat 1
itale:
stato (di confederazione)
japane:
[す]
katalune:
estat federat
pole:
stan
portugale:
ente federativo
ruse:
штат

urboŝtato

HISPOL Civito: la pragrekaj urboŝtatoj estis demokratiaj (escepte de virinoj kaj sklavoj!), sed ili konstante intermilitis [10]; ekde la epoko de la italaj urboŝtatoj komence de la moderna erao, okcidenta Eŭropo ŝajnas esti ĉiam kapabla […] de komercaj ennovigoj [11]. aperas „protodemokratiaj“ reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko, ekzemple la islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj urboŝtatoj [12].
10. Jens S. Larsen: Belas malgrando (2), Monato, 2011/07, p. 6
11. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Naskiĝo De La Moderna Mondo, 1780-1914
12. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita ― Pereemaj demokratioj
angle:
polis
beloruse:
поліс, горад-дзяржава
france:
polis
germane:
Stadtstaat, Polis
indonezie:
polis, negara kota
pole:
miasto-państwo
ruse:
по́лис

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ano: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~igo: Mankas dua fontindiko.
al~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~igo: Mankas dua fontindiko.
de~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.